Afbeelding auteur
6 Werken 14 Leden 1 Geef een beoordeling Favoriet van 1 leden

Over de Auteur

Werken van E. A. Bokarev

Tagged

Algemene kennis

Gangbare naam
Bokarev, E. A.
Pseudoniemen en naamsvarianten
BOKAREV, E. A.
Geslacht
male

Leden

Besprekingen

Recenzoj
Citaĵo
„ Atendita dum kelkaj jaroj, aperis ĉe la eldonejo "Soveta Enciklopedio" la Esperanta-Rusa Vortaro de Prof. E.A. Bokarev. Bedaŭrinde ĝia aŭtoro ne ĝisvivis la frukton de sia laborego. La finan redaktadon faris V.P. Grigorjev, M.I. Isajev, D.L. Armand.
La vortaro enhavas 26 000 radikajn, derivitajn kaj kunmetitajn vortojn. Suplemente estas aldonita mallonga gramatiko de la Internacia Lingvo.
La libro aperis en 40 000 ekzempleroj kaj servos kiel bona stimulilo por la evoluo de la Movado en Sovetio. ”
— 1974, B. Kolker, Heroldo de Esperanto n-ro 11-12 (1564-65), paĝo 8
Citaĵo
„ Ok jarojn post la Rusa-Esperanta Vortaro fine aperis, en la samaj kolekto kaj formato, la Esperanta-Rusa de la eminenta rusa lingvisto E.A. Bokarev, mortinta dum la finpreparo de tiu ĉi eldonaĵo. Detala kaj ĝisdata - ĝi enhavas ĉ. 26 000 vortojn -, ĉi tiu vortaro estas gravega verko por la ruslingvaj Esperantistoj, kiuj disponas ĝenerale pri malmulta didaktika materialo por la studado de nia lingvo.
Karakterizaĵo de tiu ĉi vortaro estas la alfabeta ordigo de la kunmetitaj kaj prefiksohavaj vortoj. Tia aranĝo estas certe pli oportuna por la lernanto, sed ĝi kaŭzas arbitran distingon inter sufiksohavaj vortoj kaj aliaj kunmetaĵoj (kio ne respondas al la vera strukturo de Esperanto) kaj donas impreson pri finieco de la vorttrezoro; la arbitra elekto de la aŭtoro estas pli okulfrapa ol en tradiciaj - "laŭradikaj" - vortaroj. Enestas ĉenhundo, forestas ĉenkanto; troviĝas vortoj kun duba utileco, kiel kaŝmortigisto, aŭ duba korekteco, kiel bonrikolto; mankas vorto kiel enamiĝi k.s.
La verboj estas tradukitaj imperfektive se ili estas "simplaj", perfektive se ili estas prefiksohavaj. Sed estas nekonsekvencaĵoj: kial malfermi -> otkryvat' kaj aperti -> otkryt' , plibeligi -> ukrasit' kaj plibonigi -> uluĉŝat' , vendi -> prodavat' kaj aĉeti -> kupit' ?
Kompreneble, la vortaro de Bokarev ne enhavas ĉiujn neologismojn troviĝantajn en PIV. Sed ĝi alprenis kelkajn aliajn: galgo (pendumilo), sarseneto (tafto), splankna (en PIV enestas nur splanknologio), ĥalato (la rusa ĥalat) k.a. Iuj vortoj havas difinon pli larĝan ol en PIV (ĝigolo, abrupta, absorbi, malprave por la du lastaj), gado (ne nepre moruo), insulti (por kiu mankas la fundamenta netransitiva senco: rugat'sja), interveni (por kiu la traduko vtorgat'sja ne sufiĉas). Kritikindaj estas ankaŭ la tradukoj de diserti ("defendi disertaĵon"), pasumi ("pasigi tempon" anst. la PIV-a "sencele promeni"), daktilografo, sinonimigita kun skribmaŝino, orienti, uzata en la senco de orientiĝi, rekrutigi anst. rekruti, amori tradukita per byt' vljublënnym (esti enamiĝinta!).
El stila vidpunkto, oni devas ankaŭ konstati, ke, pro konsideroj supozeble ekstersciencaj, vortoj familiaraj, kiel merdo, kaco, fiki, kaj eĉ la slavdevena piĉo, ne estas tradukitaj per samstilaj rusaj vortoj, sed per vortoj stile neŭtralaj aŭ pezaj glosoj. Ni notu ankaŭ la difinon de SAT (sub la artikolo satano): "dekstre-oportunisma Esperanta organizaĵo". Do - ĉar ĉio estas ja relativa - pli "dekstra" kaj pli "oportunisma" ol la aliaj, ekzemple UEA. Ĉu objektive?
Entute, malgraŭ detalaj kritikindaĵoj, verko ege utila kaj alte aprezinda. ”
— 1974, Michel Duc Goninaz, Esperanto, 1974/173
Citaĵo
„ "La libro aperis en 40 000 ekzempleroj kaj servos kiel bona stimulilo por la evoluo de la Movado en Sovetio" - skribis B. Kolker pri la laste aperinta Esperanta-rusa vortaro (HdE 11-12/74). La konkludo ŝajnas natura kaj evidenta, sed ĉi-kaze la afero estas iom pli komplika.
La "speciala scienca redaktoro", D-ro V.P. Grigorjev, post la forpaso de Prof. Bokarev translaboris la vortaron laŭ siaj propraj imagoj pri Esperanto. Bedaŭrinde tiuj imagoj estas bazitaj sur miskompreno pri la teorio kaj praktiko de nia lingvo. Mi menciu nur, ke D-ro Grigorjev en sia longa ruslingva antaŭparolo riproĉas al la Esperantistoj la nekonsekvencon oficialigi la vortojn "fumi" kaj ne oficialigi la vortojn "fuma" kaj "fume". Eĉ la vorto "Esperantisto" estas, laŭ li, neoficiala! La antaŭrecenzintoj de la vortaro, Docento V.G. Gak kaj D-rino A.V. Superanskaja, surbaze de la rusaj vorttradukoj (koncizaj kaj ne ĉiam precizaj) deklaras "nedifinitecon" de Esperantaj vortoj. D-ro Grigorjev konsentas kun ili kaj "normigas" Esperanton reformante ĝiajn vortuzojn kaj eĉ la ortografion.
Mi eksperimente kontrolis en sciencista medio, ke la Grigorjeva antaŭparolo al la Esperanta vortaro kapablas radikale estingi ĉian ekinteresiĝon pri Esperanto. Ĝi tamen bone vekas interesiĝon pri Etem (Ekonomi-Tempor-Energi-Medi), la lingvoprojekto de la konata rusa gramatikisto, arabisto kaj idisto Prof. N.V. Juŝmanov, membro de la Akademio de Sciencoj de USSR. Tiu ĉi lingvo estas prezentata kiel grava kaj interesa atingo de la soveta interlingvistiko. ”
— 1974, T.J. Michalski, Heroldo de Esperanto, n-ro 16 (1569), paĝo 4
… (meer)
 
Gemarkeerd
Erfgoedbib | May 24, 2023 |

Statistieken

Werken
6
Leden
14
Populariteit
#739,559
Besprekingen
1
ISBNs
1
Favoriet
1