Afbeelding van de auteur.

Stellan Engholm (1899–1960)

Auteur van Homoj sur la Tero

10 Werken 31 Leden 4 Besprekingen

Over de Auteur

Ontwarringsbericht:

(yid) VIAF:52796053

Fotografie: Stellan Engholm (1933)

Werken van Stellan Engholm

Tagged

Algemene kennis

Gangbare naam
Engholm, Stellan
Geboortedatum
1899
Overlijdensdatum
1960
Geslacht
male
Nationaliteit
Sweden
Geboorteplaats
Stockholm, Sweden
Korte biografie
Sveda esperantisto, verkisto, tradukisto, instruisto en elementa lernjejo. Vivis la tutan vivon en urbetoj de fermina kaj ferusina regiono. Ekkonis Esperanton en 1920; aktiva esperantisto de 1927 gxi la morto. Kunlaboranto de "Literatura Mondo." Engholm estis grava reprezentanto de realismo plena de sobra humanismo kaj idealismo. Lia "Malgranda Revuo" (1943-1952), malgraux la modesta aspekto, estis unu el la plej enhavoricxaj, seriozaj revuoj de la Esperanto-gazetaro.
http://literaturo.esperanto.net/autor...
Ontwarringsbericht
VIAF:52796053

Leden

Besprekingen

Recenzoj
Citaĵo
„ Interesa rakonto, flua komprenebla stilo, agrablaj naturskizetoj inter la faktoj sinsekvaj, portretoj tre sukcesaj, se oni atentas, ke la personoj estas preskaŭ senkarakteraj, lertaj novaj esprimoj kaj komparoj. ”
— 1933, Georges Stroele, Esperanto p.60
Citaĵo
„ En ĉi tiu verko tri generacioj estas priskribitaj: avo-filo-nepo. La scenejo estas Novponto, la bieno apud Grandtorento, la urbo. La avo, Kristoforo, estas revulo, kiu malmulte zorgas pri sia bieno; pro tio devas fari tion Kajsa, la avino... ”
— 1934, M. De Waard, La Esperanta Literaturo
… (meer)
 
Gemarkeerd
Erfgoedbib | Jun 7, 2023 |
Recenzoj
Citaĵo
„ Torento estas la urbo de la junecaj revoj, poste la ripozejo de laca viro. Ĉirkaŭ tiu ĉi simbola signifon-havanta urbeto fluas trankvile, tamen dolore, la simpla, sed problemplena rakonto, kies aŭtoro elokvente, arte kaj kuraĝe pruvas sian talenton. La stilo estas tre bela, kelkloke ĝi estas surprize eleganta kaj sprita. ”
— 1930, Silabo, Hungara Heroldo, n-ro 5
Citaĵo
„ Prijunula verko de juna aŭtoro tridekjara kun kvalitoj kaj mankoj komunaj al tiaj verkoj. Ĝi estas la historio de junula kamparano allogata de la urba vivo kiu ne trovas la celon de l' vivo ĝis amsento, unue malfeliĉa.
Fine satigas liajn aspirojn. Al la eterna temo la juneca amo li sciis doni individuan apartkarakteran prilaboron. Kvankam la libron pezigas balastaj teorioj, la poezi-inspira sugesto de l' vizio pri la amo ekkaptas la leganton. La stilo estas plaĉa, pentra, poezia.
"Ĉasantaj hirundoj tranĉis la aeron sub la serena ĉielo, kaj iliaj movoj estis molaj, kiel revoj de laciĝinto". ”
— 1930, Historio de Esperanto II, p. 709
Citaĵo
„ La novelon Al Torento oni povus iel konsideri kiel enkondukon al la du aliaj verketoj Infanoj en Torento kaj Junuloj en Torento, kiuj fakte estas du partoj de unu romano.
Kun Karlo, juna kamparano allogita de la urba vivo, "Al Torento" kondukas nin en la urbon, kiu, kun sia ĉirkaŭaĵo, estas la scenejo, ankaŭ de la du aliaj verkoj. Karlo trovas tie nur seniluziiĝon, ĝis fine tamen nobla amo kunligas lin kun Enjo kaj feliĉigas lin.
En "Infanoj" kaj "Junuloj" la leganto kunvivas la ĝojojn de kvar puranimaj geknaboj pro ilia senafekta naturama vivo, kaj iliajn ĉagrenojn pro iliaj seniluziiĝoj kaj antaŭ la nekompreno kaj ankaŭ antaŭ la malbona konduto kaj maldecaĵoj de iliaj familianoj kaj samurbanoj.
Stellan Engholm kolorriĉe kaj poezie pentras la scenejon kaj ĉarme kaj plaĉe rakontas pri la homoj. La psikojn kiel la infanoj tiel ankaŭ de la plenkreskuloj li sincere kaj objektive priskribas, kvankam lia analizo de karakteroj kaj situacioj restas ĝenerale tro supraĵa.
Entute la malgranda amplekso kaj la modesta, kvankam agrabla, prezento de tiuj libretoj iugrade kaŝas nekonjektitan psikologian kaj socialan enhavon pri la antagonismoj kaj konfliktoj inter du generacioj kaj du vivmanieroj.
La stilo estas facila, flua kaj bela. Tamen trafas la atenton kelkaj neordinaraj esprimoj kiel "devesti sin", "frakasi proponojn", kaj la nekutima uzo de adverboj plu, tre kaj ankoraŭ fine de la frazo : "ne estas amuzo plu", "mi ne estas knabo plu", "tiaj aferoj ne interesas min tre", "mi ne povas pli bone ankoraŭ", "ĉu vi ne havas tempon ankoraŭ"?".
Eraro ŝajnas : la suno faras sian vojon (kaj aliloke : la steloj moviĝas) trans la ĉielon (tra aŭ en la cielo?).
Kelkaj malmultaj preseraroj ne ĝenas la legadon. ”
— marto 1973, Hector Boffejon (Svislando), Esperanto, 807 (3), p. 52
… (meer)
 
Gemarkeerd
Erfgoedbib | Mar 14, 2023 |
Recenzoj
Citaĵo
„ Li enigas la leganton en la medion de Torentaj infanoj, kies malsamajn edukon kaj vivon ni kun streĉo sekvas... La stilo ĉiam klara kaj bona. ”
— septembro 1934, Svenska Arbetar E-isten
Citaĵo
„ Historio de kvin infanoj en la sveda urbeto Torento, poezia nomo. "Kiam oni estas malgranda, oni povas bele revi kaj esti feliĉa, poste oni ne scias kion fari" diras Ajna 15-jara kvazaŭ jam kompreninte la tutan amaron de l' vivo. Sed antaŭ ol la infanoj estiĝos plenkreskuloj kiuj devas asimiliĝi al ĉiuj seriozaĵoj de sia epoko ni travivas kun ili tre diversajn situojn kiujn mi ne povas citi. Mi nur atentigos pri la epizodo de la kaptado de kankroj kiu pleje ravis min. En tiu verko same kiel en la aliaj Engholm vidigas al ni multajn bildojn de sveda pejzaĝo pentritajn per delikata paŝtelo. Pro tio krom la viva spektaklo de la infanoj mem, la verko estas nepre leginda. ”
— 1934, Historio de Esperanto III, p.847
Citaĵo
„ La novelon Al Torento oni povus iel konsideri kiel enkondukon al la du aliaj verketoj Infanoj en Torento kaj Junuloj en Torento, kiuj fakte estas du partoj de unu romano.
Kun Karlo, juna kamparano allogita de la urba vivo, "Al Torento" kondukas nin en la urbon, kiu, kun sia ĉirkaŭaĵo, estas la scenejo, ankaŭ de la du aliaj verkoj. Karlo trovas tie nur seniluziiĝon, ĝis fine tamen nobla amo kunligas lin kun Enjo kaj feliĉigas lin.
En "Infanoj" kaj "Junuloj" la leganto kunvivas la ĝojojn de kvar puranimaj geknaboj pro ilia senafekta naturama vivo, kaj iliajn ĉagrenojn pro iliaj seniluziiĝoj kaj antaŭ la nekompreno kaj ankaŭ antaŭ la malbona konduto kaj maldecaĵoj de iliaj familianoj kaj samurbanoj.
Stellan Engholm kolorriĉe kaj poezie pentras la scenejon kaj ĉarme kaj plaĉe rakontas pri la homoj. La psikojn kiel la infanoj tiel ankaŭ de la plenkreskuloj li sincere kaj objektive priskribas, kvankam lia analizo de karakteroj kaj situacioj restas ĝenerale tro supraĵa.
Entute la malgranda amplekso kaj la modesta, kvankam agrabla, prezento de tiuj libretoj iugrade kaŝas nekonjektitan psikologian kaj socialan enhavon pri la antagonismoj kaj konfliktoj inter du generacioj kaj du vivmanieroj.
La stilo estas facila, flua kaj bela. Tamen trafas la atenton kelkaj neordinaraj esprimoj kiel "devesti sin", "frakasi proponojn", kaj la nekutima uzo de adverboj plu, tre kaj ankoraŭ fine de la frazo : "ne estas amuzo plu", "mi ne estas knabo plu", "tiaj aferoj ne interesas min tre", "mi ne povas pli bone ankoraŭ", "ĉu vi ne havas tempon ankoraŭ"?".
Eraro ŝajnas : la suno faras sian vojon (kaj aliloke : la steloj moviĝas) trans la ĉielon (tra aŭ en la cielo?).
Kelkaj malmultaj preseraroj ne ĝenas la legadon. ”
— marto 1973, Hector Boffejon (Svislando), Esperanto, 807 (3), p. 52
http://literaturo.esperanto.net/roman/libr/torento.html
… (meer)
 
Gemarkeerd
Erfgoedbib | Nov 23, 2021 |
61046984 Stellan Engholm bks [S.l.] : Dansk Esperanto-Forlag, 1972. 28/01/2008 22:12
 
Gemarkeerd
AEA |

Prijzen

Statistieken

Werken
10
Leden
31
Populariteit
#440,253
Waardering
2.0
Besprekingen
4
ISBNs
4
Talen
2