Besprekingen
Onze site gebruikt cookies om diensten te leveren, prestaties te verbeteren, voor analyse en (indien je niet ingelogd bent) voor advertenties. Door LibraryThing te gebruiken erken je dat je onze Servicevoorwaarden en Privacybeleid gelezen en begrepen hebt. Je gebruik van de site en diensten is onderhevig aan dit beleid en deze voorwaarden.
Citaĵo
„ Estas por la recenzanto ege granda ĝojo sciigi al la naturamikoj la profundan plezuron, kiun li ekhavis, kiam fine tiu ĉi praktika nomaro de eŭropaj birdoj aperis. Por ornitologoj ĝi simple estas nepre bezonata. Iam mi estis la unua kaj ununura Esperantista ornitologo registrita en UEA - kaj nun 200 membroj!
La interesiĝo pri la naturo estas nuntempe granda kaj precipe pri la birdoj, kiuj ĝojigis min per siaj ofte mirindaj voĉoj kaj buntaj plumvestoj. Danke al la diligentaj personoj, precipe s-ro Ru Bossong, Eindhoven, Nederlando, ĉi tiu grandega laboro (centoj da horoj) finiĝis tiel sukcese. Interdiskuti pri birdspecioj nun estas facile por birdamantoj en la tuta Eŭropo.
Mi kore gratulas miajn ornitologiajn kolegojn kaj rekomendas tiun libreton, kiu enhavas ankaŭ latinan indekson. La birdo-grupoj estas ordigitaj laŭ la sistemo de "Birdoj de Eŭropo", ellaborita de Peterson, Mountfort, kaj Hollom. ”
— 1971, O. Christensen (Danlando), Esperanto, 790 (10), p.167