Afbeelding auteur

Leander Tell (1895–1980)

Auteur van La ||bela subtera mondo: libro pri grotoj

6 Werken 10 Leden 1 Geef een beoordeling

Werken van Leander Tell

Tagged

Algemene kennis

Gangbare naam
Tell, Leander
Geboortedatum
1895-07-21
Overlijdensdatum
1980-09-21
Geslacht
male
Beroepen
Esperanto

Leden

Besprekingen

Recenzoj
Citaĵo
„ Daŭrigo de La Bela Subtera Mondo, la libro, originale verkita en Esperanto, celas instigi la leganton al ekinteresiĝo solvi la demandon pri lia propra origino. En "Estiĝo de la Tero kaj de la Homo", la plej fama sveda amatora speleologo Leander Tell, dividas la problemon en du gravajn partojn, laŭ la titolo. La unua prezentas faktojn, ĝenerale konatajn al ni el la lernojaroj, tamen allogajn pro tio, ke, ĉar prezentataj de speleologo, ili montras al ni novan, tre interesan vizaĝon. La astronomiaj hipotezoj pri la origino de la sunsistemo estas klare prezentataj, kun siaj kvalitoj kaj mankoj. La erudiciaj konoj de la aŭtoro tuŝas la geologion, astronomion, sismologion, atoman fizikon kaj eĉ la Biblion. En la dua parto, nepre pli interesa, denove aperas jam konataj faktoj kaj konkludoj. Sed tio ne malhelpas nin avide legi la tutan libron kaj sekvi la logikecon de la argumentoj. La libro provas respondi al la en la titolo metitaj problemoj, sed fine ĝi starigas unu novan, plej homecan demandon : "Gigantaj mamutoj, danĝeraj praleonoj, prarinoceroj, ursegoj, aproj ktp. konkuris la terajn vivkondiĉojn ĉiam kun li" (la homo), "Tiu malgranda, malforta dupiedulo, sed li kuraĝe ĉion venkis. La grava demando nun estas : Ĉu li ankaŭ estos kapabla eviti la mortigajn katastrofojn, kiujn li mem elpensis?" Lingve tre korekta, la libro denove pruvas per tio, kiel ankaŭ per sia enhavo, la kvalitojn de la "Stafeto" kaj de ĝia eldonisto J. Régulo-Pérez. ”
— 1971, Adrian Boldan (Rumanujo), Esperanto, 789 (9) p. 156
… (meer)
 
Gemarkeerd
Erfgoedbib | Jun 29, 2022 |

Statistieken

Werken
6
Leden
10
Populariteit
#908,816
Besprekingen
1
ISBNs
1