Klik op een omslag om naar Google Boeken te gaan.
Bezig met laden... Sen^genaj dialogoj : popularscienca esploro de fundamentaj demandojdoor Alberto Fernández, Alberto Fernádez (Auteur)
Geen Bezig met laden...
Meld je aan bij LibraryThing om erachter te komen of je dit boek goed zult vinden. Op dit moment geen Discussie gesprekken over dit boek. geen besprekingen | voeg een bespreking toe
Onderdeel van de uitgeversreeks(en)Popularscienca serio (4 [Stafeto])
Geen bibliotheekbeschrijvingen gevonden. |
Actuele discussiesGeen
Google Books — Bezig met laden... GenresWaarderingGemiddelde: Geen beoordelingen.Ben jij dit?Word een LibraryThing Auteur. |
Citaĵo
„ Fundamentaj demandoj el fiziko, biologio kaj evoluismo babile prezentitaj per lingvaĵo vigle viva! Libroforma eldono de eĥa artikolserio aperinta en "Homo kaj Kosmo". Enhavo plejparte reverkita kaj plikompletigita. Tutpaĝaj grafikaĵoj kaj klarigaj bildoj. ”
— 1971, Esperanto 787 (6), malantaŭa kovrilo
Citaĵo
„ Per esprimoriĉa, sprita kaj ĵongla stilo Alberto Fernández prezentas al ni en superbaj sintezoj la vertiĝo-donan profundon de la universo kaj de la vivo, la imponan majeston de spektaklo, kiu estas vera regalo por la menso kaj la sento...Se al tio ni aldonas, ke la ilustroj, la tipografio kaj la ĝenerala aranĝo de la libro estas unuarangaj, la konkludo evidentas : ni troviĝas ankaŭ verko de escepta valoro, kiu prestiĝas sian aŭtoron, Esperanton kaj la serion "Stafeto". ”
— 1972, Fernando de Diego, Boletín (HEF) - Esperanto 795 (3) malantaŭa kovrilo
Citaĵo
„ Kio estas entropio, aŭ bariono, aŭ mejozo? Tradicie oni penas klarigi tiaspecajn nociojn per sekaj prelegoj kun matmatikaj obtuzaĵoj. Nun, bonŝance, por modernaj konceptoj estas moderna libro - Senĝenaj Dialogoj de Alberto Fernández.
La libro anstataŭas pedantan prozon per distra interpolado de triopo longe konata al la legantoj de la popular-scienca revuo Homo kaj Kosmo - Terano, la saĝa scienculo, kaj liaj adoleskaj genevoj, Dubinja kaj pensuto. La libron konsistigas dek sep dialogoj el tiu revuo, kaj tri novaj, ĉiuj zorge aktualigitaj kaj terminologie konformigitaj al Plena Ilustrita Vortaro. Ĉe la fino troviĝas tabeloj de kromaj novaj vortoj, aldonaj klarigoj kaj konsultita literaturo.
Komencante per enketoj pri la misteraĵoj de gravito kaj tempo, la dialogantoj progresas al la mikromondo de la atomo kaj la fizikaj leĝoj de determinismo kaj hazardo. Poste diskutiĝas la evoluo de vivaj estaĵoj ĝis ties nuna kulmino, la Homo. La interŝanĝoj estas ĉiam spritaj, kelkfoje ridigaj, kaj la aŭtoro montras eksterordinaran talenton anticipi la demandojn de la leganto.
Encerbigante la sciencan enhavon, oni aldone akiras altrangan vortrezoron tre utilan en nia teknika mondo. La lingva stilo estas senriproĉa, kaj la pensigaj desegnaĵoj de Jan Verwest kaj klarigaj ilustraĵoj de la aŭtoro same elstaras. ”
— januaro 1972, Ken Thomson, Esperanto, 793 (1), p. 9